Kion indikas “ekde”?

DEMANDO [2011.04.04]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————

Bonan tagon,

mi dezirus ricevi (mal)konfirmon, ke la prepozicio “ekde”
montras nur tempopunkton (komencon de periodo) kaj
ne povas indiki tempodaŭron.

Ŝajnas, ke laŭ RV kaj PMEG ĝi montras nur tempopunkton
(“Ekde 2002 firmaoj povos prepari patentajn dokumentojn
nur en la angla, franca aŭ germana”).

Tamen, mi trovis en PIV la jenan frazon : “Ekde tri jaroj
la pesto furiozis en la lando”. Mi trovis per la Tekstaro
(el “Fajron sentas mi interne”) ankaŭ alian frazon:
“… kiuj parolas Esperanton jam ekde kvin aŭ dek jaroj.”

Mi kredis, ke en tiaj frazoj nur “(jam) de” estas uzebla.
Ĉu mi eraris?
Antaŭdankon pro via respondo!

RESPONDO

Kara samideano,

Vi tute pravas: “ekde” povas indiki nur tempopunkton
(komencon de tempoperiodo).

La uzado de “ekde” en la senco “(jam) de” estas evitinda.
Tia misuzado fontas el la fakto, ke, ekzemple, france kaj germane
(sed ne angle) oni havas saman vorton por la du signifoj.

Bonvolu noti, ke en la frazoj, kiujn vi citis, oni povas interpreti
“ekde N jaroj” ankaŭ kiel indikon de komenca tempopunkto kun
la signifo “ekde la tempopunkto kiu okazis antaŭ N jaroj”. Do,
tiuj frazoj estas misinterpreteblaj, sed ne nepre misinterpretendaj ;)
Kompreneble, oni povas tute eviti la riskon de miskompreno
uzante la esprimon “ekde antaŭ N jaroj”.

Ni ne vidas kialon dilui la distingon inter tempoperiodo kaj
komencopunkto de tempoperiodo – la distingon, kiu jam ekzistas
kaj estas facile, regule kaj tradicie esprimembla en Esperanto.

Kial do oni uzu “ekde” anstataŭ “(jam) de” kaj tiel samtempe
duobligu la rimedon por esprimi saman signifon kaj
perdu la rimedon por distingi du malsamajn signifojn?!

Resume: jen do, vi havas nian ben… – pardonu! – konfirmon! ;)

Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/

3 km? 3 km-ojn? Tri kilometrojn?

DEMANDO [2011.03.19]

Estimataj sinjor(in)oj!

Korektante tekston por Esperanto-bulteno, mi trovis
jenan frazparton: “Strando situas 3 km for de nia hotelo.”
Mi scias, ke mi povas korekti tiel: “situas je 3 km de nia
hotelo” aŭ “situas tri kilometrojn for de nia hotelo”
… sed mi vane provis trovi, ĉu eblas aldoni pluralon kaj
akuzativon al mezursimbolo: situas 3 km-ojn ; situas
3 km-jn ?

Plie, ĉu indas (aŭ ne) aldoni “for” post la mezurindiko ?

Mi antaŭdankas vin pro via respondo.

RESPONDO

Kara samideano,

Unue, tiajn mallongigojn (aŭ ‘mezursimbolojn’, kiel vi nomas ilin)
oni kutime skribas sen gramatikaj finaĵoj. Alivorte, la mallongigo
aŭ “simbolo” estas en si mem tia, ke leganto povas kompreni ĝin
en kiu ajn sintaksa rolo. Do ne necesas aldoni ion ajn.

Due, por plia klareco evidente eblas aldoni la finaĵojn,
kaj, se oni tion volas, prefere en la formo “3 km-ojn”.

Trie, en pli formala aŭ instrua teksto oni povas tute
ne uzi mallongigojn kaj skribi do “3 kilometrojn” aŭ “tri kilometrojn”,
se oni sekvas la principon, ke oni skribu la nombrojn de unu ĝis dek
vorte – tian principon postulas de siaj aŭtoroj la periodaĵo “Monato”:
vidu http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#nombro

Ŝajnas, ke la meza vojo estas tre malofta.

La aldono de “for” ne necesas, sed en iuj kuntekstoj ĝi povas
esti utila. Ankaŭ “je tri kilometroj” ne estus erara, kvankam
“tri kilomentrojn” en via frazo sonas pli kutime.

Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/

Ĉu “mitulo” aŭ “mitiluso”?

DEMANDO [2012.01.24]

Salutojn, estimataj sinjor(in)oj!

Mi proponas anstataŭigi la terminon “mitulo” per “mitiluso”,
ĉar la vorto “mito” jam ekzistas, kaj mitulo ne estas “ulo” pri mito.
La Akademio jam ŝanĝis la terminon “tino” al “tinuso”,
kiu proksimigas pli bone al la latina “thynnus”, kaj tiel
evitigis konfuzon. Sammaniere “mitiluso” pli proksimus
al la latina “mytilus”.

Korajn salutojn al chiuj!

RESPONDO

Kara samideano,

Bonvolu noti, ke la unua (kaj zamenhofa) signifo de ‘tino’
estas pri speco de kuvo. La fiŝa signifo troviĝas en PV (1934)
kun fontatribuo al Vérax. Verŝajne estis natura evoluo,
ke kreighis formo por eviti tiun homonimecon, kaj en la
Suplemento al PV aperas “tinuso”. La Akademio oficiale
NE partoprenis en tiu ŝanĝo: kaj “tino” kaj “tinuso” estas
neoficialaj, dum “mitulo” estas oficiala. Ŝanĝo al “mitiluso”
fare de la Akademio (en la Universala Vortaro) povus okazi nur,
se tiu ĉi formo unue enuziĝus kaj forpuŝus la formon “mitulo”
el la praktika uzo.

Notindas, ke ekzistas multaj radikoj, kiuj samsonas kiel eblaj
kunmetaĵoj de radiko kaj afikso. Pensu pri “kampanulo”,
vorto, kiu signifas floron, sed kiu ankaŭ povus esti analizata
kiel “kamp/an/ul/o”, sed ĉu tiu koincido sufiĉas por serĉi
alian vorton por la floro?

Ni ja koncedu, ke en kelkaj okazoj, tiu ĉi faktoro estas signifa.
Sendube iuj preferas la vorton “amelo” al “fekulo” pro
timo, ke oni interpretus ĝin kiel “fek/ul/o”! Kaj kion diri pri
la besto “forfikulo”? Ĉu ĝi estas “for/fik/ul/o”? Aliflanke:
Kion ni faru pri “La Espero”, se ni ne plu povas kanti “nia
diligenta KOLEGARO” pro tio, ke “kolego” devus esti nur
granda kolo kiel tiu de ĝirafo? Kaj kion ni faru pri “Esperanto”
unuflanke kaj “la laboro de la esperantoj” aliflanke?!

Lingvo ne estus vere homa lingvo, se ĝi ne prezentus eblon
ludi per ĝi. En gentaj lingvoj vortludoj ĝenerale estas
konsiderataj kiel io spica, kio tute ne malprestiĝigas ilin.
Kial oni timu tiun econ en Esperanto tiagrade, ke oni strebu
forigi ĉian bazon por tia spicigo? Nu, oni ne ŝatus, se unu
radiko – aŭ du samsonaj radikoj – havus malsamajn signifojn
en tia maniero, ke la mesaĝo povas esti miskomprenata tiom,
ke la komunikado iĝus malfacila. (Ni tamen scias, ke
Esperanto, kompare kun kelkaj gentaj lingvoj, havas nur
neglektindan kvanton de homonimoj.)

Laste, ne eblas ne memorigi al vi, ke se ne ekzistus la vorto
“mitulo”, Raymond Schwartz ne povus verki sian tre spritan
humuraĵon “La Mitulo”. Tie svarmas vortludoj:

mar-mitulo / marmit-ulo
konkludo / konk-ludo
konklavo / konk-lavo
mankas klapo en lia kapo / mankas kapo inter ĝiaj klapoj

ktp.

Ŝajnas do, ke la esperantistaro kapablas (eĉ ĝue!) vivi kun
limigita nombro de tiaspecaj spicaj homonimoj.

Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/

“Ĉitio” aŭ “ĉi tio”?

DEMANDO [2012.01.24]

Salutojn, estimataj sinjor(in)oj!

Laŭ PMEG de Bertilo, oni povas krei kunvortojn per “ĉi”,
nur se la finaĵoj estas -A aŭ -E.

Tiamaniere oni ne rajtas skribi “ĉitiu” en unu vorto, sed
“ĉi tiu” per du vortoj, tamen en la malnova eldono de PV
(jaro 1964) “ĉitiu”, “ĉitiun”, “ĉitiuj” kaj “ĉitiujn” estis klare
skribitaj kunmetite; se mi bone komprenas, nun oni povas
skribi ilin nur per du vortoj, malgraŭ ke oni rajtas
skribi “ĉitia” kaj “ĉitie” per unu vorto, ĉu vere?

Korajn salutojn al ĉiuj!

RESPONDO

Kara samideano,

Evidenta tuja problemeto rilate la uzadon de “ĉitiu” anstataŭ
“ĉi tiu” estas, ke tiam oni devus tuj paralele enkonduki la formojn
“tiuĉi”, “tioĉi” ktp., kaj tiuj novaj formoj devas ricevi akcentojn je
la antaŭlasta vokalo: “tiUĉi”, “tiOĉi” ktp. Ni tamen scias,
ke tio ĉi ne reflektas la realan lingvouzon!

Evidente tiaj konsideroj kondukis al la ŝanĝo en tio, kiel
tiuj ĉi formoj estas registritaj en PIV (kompare kun PV).

La detalajn klarigojn pri la uzado de tiaj formoj vi povas
trovi en PMEG:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/chi.html

Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/

“Kial …” kiel respondo al “Kial?”

DEMANDO [2012.01.24]

Salutojn, estimataj sinjor(in)oj!

“KIAL” KIEL RESPONDO AL “KIAL?”

Ĝenerale estas la sama korelativo, kiu estas uzata kaj por demando,
kaj por respondo; kial ne por la korelativo “kial”?

Ekzemple:
Kia aĵo estas? – Estas (tia), kia…
Kiam okazos? – Okazos (tiam), kiam…
Kio estas ? – Estas (tio), kio…
Kiu estas ? – Estas (tiu), kiu…
…..

Ĉiuj adverboj, eĉ pronomoj, estas uzataj kaj por demandaj
frazoj (kiam, kie, kiom, kiu…) kaj por respondaj frazoj.

Kial do tio ne validas por “kial”, kun la signifo “pro tio, ke”?
PIV proponas anstataŭe nur la formon “ĉar”, kiu ne havas
tute la saman signifon kiel “pro tio, ke”.

En la itala lingvo, al la demando “perché?”
la respondo estas logike “perché”.

Fakte, ZAMENHOF mem, uzis “kial” kun mia propona senco:
“Ŝia patrino insultis ŝin, KIAL ŝi revenis tiel malfrue” (vidu PIV,
pri la termino “tiel”). Tiu signifo devus esti klare indikita en la
vortaroj.

Oficiale agnoski al “kial” lian signifon “pro tio, ke” riĉigus la
esperantan lingvon. Fakte, la nura vorto “ĉar” perdigas nuancojn,
kiuj ni trovas en aliaj lingvoj, en kiuj ni havas tri malsamajn
esprimojn kun tri iomete malsamaj sencoj: “ĉar” (subjektiva senco),
“tial, ke” (komparativa senco) kaj “kial” (rekta, objektiva senco).
Per mia rimarko (“kial”= “pro tio, ke”), Esperanto gajnu tian richecon,
kaj gajnu logikon, konforme kun aliaj korelativaj vortoj, kiuj havas
du signifojn (demando + respondo).

Korajn salutojn al chiuj!

RESPONDO

Kara samideano,

Via priskribo ne estas tute preciza: la ki-korelativoj estas uzataj
ne por demandoj KAJ RESPONDOJ, sed demande KAJ RILATE.
Rilata uzo de ki-vorto povas troviĝi en respondo al demando kun
la sama ki-vorto, sed tiam ĝi resendas al alia – eldirita aŭ
subkomprenita – parto de la respondo, ofte ti-vorto, kiel vi mem
montras en viaj ekzemploj. Karakterizaĵo de la rilate uzataj ki-vortoj
estas, ke ili plenumas du sintaksajn funkciojn: ili subordigas la
propozicion, en kiu ili staras, kaj ili samtempe plenumas funkcion
ene de la sama propozicio. Alivorte ili kombinas funkciojn
“subjunkcian” kaj “pronoman”.

Jen ekzemplo de “kie”:
“Kie vi manĝis hieraŭ?”
“Mi manĝis (tie), kie mi ĉiutage manĝas” =
“Mi manĝis en tiu loko, EN KIU mi ĉiutage manĝas”,
do “kie” havas adverban funkcion (“loka adjekto”, laŭ la
terminologio de PAG) ene de la subpropozicio.

Analogie al “kiam” = “dum tempo, dum kiu”, kaj al “kie” = “en loko,
en kiu”, “kial” devas signifi “pro kaŭzo, pro kiu”:
“Kial la afero agacas vin?”
“Ĝi agacas min (tial), kial ĝi agacas ĉiujn” =
“… pro la kaŭzo, PRO KIU ĝi agacas ĉiujn”,
do “kial” havas adverban funkcion (“kaŭza adjekto, laŭ la
terminologio de PAG) ene de la subpropozicio.

Via analizo de la Zamenhofa frazo verŝajne estas erara.
La Zamenhofa frazo ne signifas “Ŝia patrino insultis ŝin,
ĉar ŝi revenis tiel malfrue”, sed proksimume “Ŝia patrino
insultis ŝin, dirante: ‘Kial vi revenis tiel malfrue?’”.
Do temas pri speco de nerekta parolo, kie “kial” havas
signifon nek rilatan nek subjunkcian, sed demandan.
La subpropozicio estas klasebla kiel nerekta demanda
subpropozicio.

Fenomeno paralela al tiu kun “kial” okazas, kiam la demando
enhavas la manieran ki-vorton “kiel”.

1. La respondo enhavas rilatan subpropozicion:
“Kiel vi agos?”
“Mi agos (tiel), kiel vi konsilis al mi”,
do “kiel” havas adverban funkcion (“maniera adjekto”, laŭ la
terminologio de PAG).

2. La respondo ne enhavas rilatan subpropozicion, sed
subpropozicion, kiu indikas ne kaŭzon, sed efikon aŭ rezulton:

“Kiel vi agos?”
“Mi agos tiel, ke ĉiuj restos mirigitaj dum longa tempo”.

Konklude: Laŭ la sistemo de Esperanto, “kial” ne povas signifi
“pro tio, ke” aŭ “pro la kaŭzo, ke”, same kiel “kiam” ne signifas
“dum la tempo, ke”, nek “kie” signifas “en la loko, ke”.

Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/

Transitivaj verboj el adjektivaj radikoj

DEMANDO [2012.01.24]

Salutojn, estimataj sinjor(in)oj!

En Esperanto, ĉiuj verboj, kies radikoj havas adjektivan karakteron,
estas ne-transitivaj, SED mi lernis, ke tamen estas 7 esceptoj.
Ĝis nun, mi konas nur “sperti” (tr) el spert/a radiko,
“inkluzivi” (tr) el inkluziv/a radiko, “ekskluzivi” (tr) el ekskluziv/a
radiko.

Aŭ la Akademio devu klare publikigi la 7 esceptojn, aŭ prefereble
registri verbe tiajn 7 radikojn, tiel ke ne plu estu esceptoj.
Sed por “inkluzivi” kaj “ekskluzivi” ili iĝas sinonimoj
de “inkludi” kaj “ekskludi” respektive. Kion vi decidas?

Korajn salutojn al chiuj!

RESPONDO

Kara samideano,

Vi ja pravas pri tio, ke plejparte la senpera verbigo de la radikoj kun
adjektiva karaktero sekvas la “normalan” modelon

granda -> grandi = “esti granda”
verda -> verdi = “esti verda”

La verba formo montras havadon de la koncerna eco, “esti tia”, kaj la
verbo estas senobjekta.

Ĉe la verboj, kiuj agacas vin, tiu kutima skemo ne estas
konstatebla. La bazaj formoj en la vortaroj estas A-finaĵaj,
sed la verboj havas alispecan signifon (ili ne signifas “esti tia”),
kaj la verboj estas objektaj.

Kredeble la nombro de tiaj verboj estas pli granda ol sep
kaj al ni ne estas klare, kie vi ĉerpis la informon pri tio, ke la
nombro de tiaj “esceptaj” verboj estas precize sep …
Krome, ni ne vidas kialon opinii, ke tiu ĉi listo estas fermita,
t.e. ke ne povas aperi novaj tiaspecaj verboj.

En kelkaj el tiaj okazoj, la A-karaktero estas verŝajne misindiko
en la vortaroj. I-karaktero aŭ O-karaktero povas esti pli taŭga,
t.e. pli konforma al la efektivaj vortfaraj paradigmoj de la koncernaj
radikoj.

Aliflanke, la “normala” modelo de senpera verbigo de adjektivoj
ne estas striktasenca “regulo” – temas pri observo, kiu ŝajnas
plejparte ĝusta, sed por aserti, ke ĝi iĝu tute senescepta,
kaj por konforme ŝanĝi la gramatikajn kaj vortarajn priskribojn,
necesus pli serioza kaj detala kaj sistema analizo.

Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

Pri tradukado de vortludoj

DEMANDO [2011.12.22]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto

—————————————————————

Kiel traduki en Esperanton la portugalan frazon
“Nunca me preocupo, ocupo-me prontamente!”?
I never get worried, I promptly undertake the task.
Mi neniam maltrankviliĝas, mi tuj okupiĝas.
Mi neniam antaŭokupiĝas, mi tuj okupiĝas.
Mi neniam antaŭzorgas, mi tuj prizorgas.
Temas pri frazo de brazila artisto konata kiel Johaneto Tridek,
kiu mortis antaŭ du semajnoj.

RESPONDO

Kara samideano,

Estas interese, ke tiu ĉi ŝerca frazo povas esti pli-malpli
laŭvorte tradukita en la (uson-?)anglan tute sen granda
perdo de senco aŭ stilo (se mi ĝuste komprenas ĉiujn
nuancojn de la frazo portugala):

“I don’t get preoccupied [with anything], I get occupied [with it]
right away.”

(Mi esperas, ke mi nenion gravan preteratentas aŭ miskomprenas
en la portugala frazo. Bonvolu korekti min, se mi eraras!)

Ne eblas laŭvorta traduko de tiu ĉi ŝerco en Esperanton.
Tamen tre proksima laŭsence kaj eble eĉ pli eleganta
(ĉar temas pri vera, produktiva prefikso “pri” anstataŭ
la neproduktiva, etimologia “pre”) estas la vortludo bazita
sur la paro “zorgi pri” kaj “prizorgi”. Jen kelkaj variaĵoj
de tia vortludo:

Pri nenio mi zorgas, mi tuj ĉion prizorgas!
Zorgojn mi ne havas, mi tuj (ĉion) prizorgas!
Nenio zorgigas min, ĉe mi ĉio estas prizorgita!

aŭ simple,

Mi ne zorgas, mi prizorgas!

Vi povas apliki vian profundan komprenon de ĉiuj nuancoj
de la origina portugala ŝerco por elekti la pli taŭgan formon
de la Esperanta ŝerco kaj plurafini la esperantigojn.

Ĝenerale Esperanto kaj ĝia literaturo estas nekontesteble riĉegaj
je diversaj specoj de vortludoj (jam la verkoj de unusola
Raymond Schwartz pli ol sufiĉas por pruvi tion!). Tamen oni ne
atendu, ke ĉiu vortludo el ĉiu lingvo tradukeblos en Esperanton
per same eleganta vortludo.

Inverse, provu, ekzemple, traduki en la portugalan konatajn
esperantajn kalemburojn “poeto sentema: sent-ema kaj sen-tema”
aŭ “amuzo/am-uzo”!

Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

Pagipova? Jukikesto?

DEMANDOJ [2011.12.31]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto

—————————————————————

Min konfuzas la konstruo infinitiva verbo + alia radiko.
La plej ofta ekzemplo estas “pagipova”.
Kiel oni povas pravigi tian konstruon?
Kiel ĝi diferencas de “pagpova” aŭ “pagopova”?

Mi ludas Skrablon kontraŭ tre sperta Esperantisto,
kiu de tempo al tempo ludigas vortojn en tia konstruo.
Ekzemple, hodiaŭ li ludigis “jukikesto” kun la klarigo,
ke ĝi estas “kesto kiu jukigas”. Ĉu tia klarigo estas bona?

Mi tre dankus, se vi bonvolos doni al mi pli da ekzemploj
de tiaj vortkonstruoj. Ankaŭ, se eblas bonvolu sciigi al mi,
kie mi povas trovi klarigojn pri tia ĉi vortkonstruo en Plena
Analiza Gramatiko (UEA) kaj Plena Manlibro de Esperanta
Gramatiko (ELNA).

Mi kore antaŭdankas!

RESPONDOJ

Kara samideano,

Mi ne certas pri tio, kiajn precize regulojn sekvas
via ludo. Se ĝi postulas pruvon, ke la vorto estu
registrita en iu vortaro aŭ almenaŭ antaŭe uzita
en reala teksto (estus prudente eĉ krome postuli,
ke tiu teksto estu lingve respektinda), tiam dubinde,
ke “jukikesto” estas taŭga elekto: interreta serĉo
montras neniun spuron pri antaŭa uzado de tiu ĉi formo,
mi do tre dubas, ke via ludamiko trovos pruvon de
ĝia uzado.

Ĉi-sube sekvas la respondoj al viaj individuaj lingvaj
demandoj.

1. Kiel oni povas pravigi tian konstruon?

Jen proksimuma logiko de tia derivado

povas pagi -> pagi povas -> [pagi povas]-A
-> pagipova = tia, ke oni povas pagi.

Mi tamen atentigas, ke tiaspecaj klarigoj, kvankam
utilaj psiĥologie, havas malpli firman bazon ol
observeblaj lingvaj faktoj (ekzemple, ke Zamenhof
multfoje uzis la formon “vivipova”).

2. Kiel ĝi diferencas de “pagpova” aŭ “pagopova”?

Inter tiuj formoj ekzistas nenia signifodiferenco.

3. Ĉu eblas uzi “jukikesto” kun la klarigo, ke ĝi estas
“kesto kiu jukigas”. Ĉu tia klarigo estas bona?

Apenaŭ!

Unue, en la ĝisnuna lingva uzado oni renkontas “i” kiel
ligovokalon nur tiam, kiam la fina radiko estas POV, DEV aŭ VOL.
Konjektebla kialo de tio estas, ke la verboj “povi”, “devi”
kaj “voli” estas tre forte asociitaj al la esprimoj de la tipo
“povas fari”, “devas agi” kaj “volas plaĉi”, kvankam tia
observo per si mem ne estas rigora pruvo, ke tio principe
ne eblas kun aliaj radikoj.

Due, eĉ se oni provas interpreti tian kunmetaĵon sen ia ajn
gramatika antaŭjuĝo, la signifo de “jukikesto” ne estas klara,
ĉar oni apenaŭ povas establi ian ajn sencohavan rilaton inter
la substantivo “kesto” kaj la verbo “juki”.
Evidente do, ke la rilato inter la du elementoj “juki” kaj “kesto”,
estas sendube multe pli nerekta ol la rilato inter “pagi” kaj “pova”,
eĉ se ekzistus kunteksta aŭ cirkonstanca apogo por tia vorto.

4. Kie oni povas trovi klarigojn pri tia ĉi vortkonstruo en Plena
Analiza Gramatiko (UEA) kaj Plena Manlibro de Esperanta
Gramatiko (ELNA)?

En PAG:
La lasta alineo de la paragrafo 309.

En PMEG:

http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/antauelementoj.html#i-pce

Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

Kiel oni ekokupiĝu pri faka terminaro?

ENKONDUKO AL LA RESPONDO

Kara samideano,

Ĉi-sube vi trovos la respondon de la Konsultejo al via
(iom redaktita) demando.

Krom diskutigi vian demandon en la Konsultejo de la Akademio,
mi konsultis ankaŭ Christer O. Kiselman, Direktoron de la Sekcio
pri Faka Lingvo de la Akademio. Liajn komentojn (kun prefikso
“[COK]“) mi parte enmetis senpere post la koncernaj partoj de
via demando kaj parte utiligis en la respondo mem.

Amike kaj kolege,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer, direktoro de la Konsultejo

http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/

DEMANDO [2011.11.11]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto

—————————————————————

Saluton karaj akademianoj!

Dankon al vi pro evoluo de Esperanto, tio estas vere nobla laboro!
Se vi permesas, mi provu iel partopreni la aferon.
Mi estas studento de medicina kolegio, kaj mi ankaŭ ŝatas Esperanton, do
mi tradukas kelkajn meznivelajn medicinajn tekstojn, sed tie estas multe
da nekonataj vortoj… Kaj mi havas ideon pri tio.

Entute, ekzistas tre multe da novaj, netradukitaj vortoj ĉe diversaj
fakoj.

Ĉu estus bone krei specialan retpaĝaron, por ke ĉiu homo povu
partopreni tradukadon aŭ aldoni nekonatajn vortojn laŭ la fako, kiun
li/ŝi esploras aŭ scias?

[COK] Certe estus bone. La problemo estas trovi homon por la tasko
prizorgi tian retpaĝaron. Ĉu tia homo ekzistas sur la tiea planedo?

Mia ideo konsistas en:

1. Ĉiu homo povas partopreni tradukadon kaj aldonadon de ĉiu nova,
nekonata vorto en Esperanto.

[COK] Iom riska ideo, ĉar la paĝaro devas enhavi fontindikojn,
kaj ne ĉiu homo kapablas verki kun fontindikoj kaj zorgi pri
lingvistikaj principoj. Tial necesos strikta redaktado farita de
sperta redaktoro, sen kiu la tuto estos neniomvalora.

2. Preferindas ĝusta tradukado kaj laŭvorta. Ekzemple, ekzistas
la vorto “biosfero” sed ĝi ne estas esperantigita. Ĉu estus bone
traduki ĝin kiel “vivsfero”?

Aŭ ekstirpacio (plena forigo de organo) – plenforigo;
somatoskopia – korpspekta; citostatikoj – ĉelstagniloj
k.t.p. depende de ĝia etimologio.

3. Eblo aldoni klarigon al vortoj (laŭeble, indiki la fonton)

4. Eblo diskuti pri la vortoj.

Ekzemplo de la tabelo:
| Nacia nomo | ĝusta esperanta traduko | laŭvorta esperanta traduko |
klarigo | diskuto |
———
Fako: medicino, kirurgio.
1.1 эктомия (ruse)
1.2 ectomy (angle)
1.3 ἐκτομή (greke)
———
2.1 ektomio
———
3.1 plensekco
———
4.1 Plena sekco de organo dum operacio
———
5.1 Ankaŭ ekzistas “ekstirpacio” kun signifo de “plensekco” do mi
opinias ke laŭvorta tradukado ne estas korekta.
———

Kion vi pensas pri tio? Ĉu tiu ĉi ideo estas bona?

RESPONDO

Kara samideano,

Ĝenerale via ideo sendube estas subteninda.

Bonvolu noti, ke
- terminologia laboro ne konsistas en elpensado de mankantaj vortoj;
- necesas konsideri ne nur la alilingvajn ekvivalentojn,
sed ankaŭ la nociaron de la koncerna fako;
- terminoj ne estas apartaj, sed formas sistemon;
- multo jam estis skribita pri terminologia laboro en Esperanto;
- valoras ekspluati la specifan karakteron de Esperanto
en elektado de terminoj, kvankam tio ne ĉiam facilas.

Utila povas esti la dokumento verkita de Marc Bavant:

http://kursoj.pagesperso-orange.fr/prelegoj/ARKONES_2005_ilustrajxoj.pdf

sed la ĉefa retejo restas
http://esperanto.net/tec (ŝajne ne plu tre aktiva, sed riĉenhava).

Tiel vi povas senprokraste ekrealigi vian ideon kaj instigi aliajn
aliĝi al via laboro.

Christer Kiselman petis min nepre mencii la retejon

http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html

kaj la jaman ekziston de pluraj terminaroj pri medicino,
kaj ankaŭ la Someran Terminologian Trejnadon en Vieno:

http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado-2012.pdf

Ĉiuokaze oni ne faru ion sen scio de la jam farita laboro.

Unu maniero por apogi terminaran kaj leksikografian
agadon (kondiĉe, ke oni scias kion kaj kiel fari kaj serĉas
nur la teĥnikajn rimedojn por efektivigi sian laboron)
sen krei ĉion necesan mem estas interretaj kolektive
redakteblaj vortaroj kaj similaj jam ekzistantaj iloj por
interreta kunlaboro.

Jen ekzemplo: la Esperanta vikia vortaro,

http://eo.wiktionary.org

Ĝi havas kroman avantaĝon: oni povas facile referenci
alilingvajn vortarojn, kiuj estas simile aranĝitaj.
Tio ĉi memkompreneble estas nur ilo, ja praktika por
registrado kaj komuna laboro, sed nur ilo.

Vi pravas konstatante necertecon de la elektoj en la faka
lingvo rilate la uzadon de la fakaj/sciencaj lingvaj
konstruelementoj, kiujn akceptas kaj antaŭaj kaj la novaj
eldonoj de Plena Ilustrita Vortaro kaj pri kiuj kaj la lingva
komunumo kaj la Akademio ankoraŭ ne havas firman,
unuecan kaj definitivan vidpunkton.

Tio kreas streĉitecon inter planado kaj spontana evoluo
de lingvo, kaj tamen la lingvanaro iom post iom venas al
konsento pri elektoj de terminoj por individuaj fakaj nocioj.

Ni deziras al vi sukceson en via terminologia laboro!

Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

Denove pri “si”

DEMANDO [2011.11.05]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————
Chu la sekva frazo estas sen eraro?
“Eĉ akra frosto ne detenis lin de la realigo de sia intenco.”
—————————————————————

RESPONDO

Kara samideano,

Jes, tiu ĉi frazo estas senerara.

Konjekteble vian demandon kaŭzis la fakto, ke en tiu ĉi frazo
“sia” referencas ne al la subjekto de la tuta frazo (akra frosto),
sed al “li”. Klarigon de tio, kial tio okazas, vi povas trovi
en rekomendoj de la Akademio rilate la uzadon de “si”
publikigitan en “AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974″,
kiu legeblas ankaŭ rete:

http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/rekomendoj.html#prilarefleksivo

Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto